Analemo

La analemo estas figuro konstruita metante apude la poziciojn de la suno ĉiutage samtempe kaj dum jaro. Ĝi estas do akirita per fotilo aŭ sur komputilo kun programaro, aù sur grundo.

La ombro de fiksa objekto formas dum la jaro , se oni notas je sama horo, formo kiel nesimetria 8, kun unu buklo multe pli malgranda ol la alia. Tiu ĉi formo estas pli-malpli klinita rilate al la horizontalo laŭ la tempo elektita (ĝi estas vertikala, se oni rimarkas la pozicion de la Suno tagmeze).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search